Brunê
Página inicial > Pop > B > Brunê > Freŝaj Larmoj

Freŝaj Larmoj

Brunê


La planedoj dancas
Man' en mane
La birdetoj kantas
Tre afable

Kreskas en la kor'
Dolĉa varmo
Sur mia vizaĝ'
Freŝaj larmoj

Kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

Mi invitas vin
Al vojaĝo
Temas pri alia
Pejzaĝo

Ĉu mistera forto
La hazardo
Regas super homoj
Bestoj, arboj?

Kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

Kaoso sur la mondo
Blua ŝip' en la kosmo
La certeco, unu sola
Estas via mia koro

Kaoso sur la mondo
Blua ŝip' en la kosmo
La certeco, unu sola
Estas via mia koro

La planedoj dancas
Man' en mane
La birdetoj kantas
Tre afable

Kreskas en la kor'
Dolĉa varmo
Sur mia vizaĝ'
Freŝaj larmoj

Kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

Mi invitas vin
Al vojaĝo
Temas pri alia
Pejzaĝo

Ĉu mistera forto
La hazardo
Regas super homoj
Bestoj, arboj?

Kaj mi pensas pri la sorto, pri la viv'

Kaoso sur la mondo
Blua ŝip' en la kosmo
La certeco, unu sola
Estas via mia koro

Kaoso sur la mondo
Blua ŝip' en la kosmo
La certeco, unu sola
Estas via mia koro

Composição: Brunê, Fábio Santos

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a Brunê no Vagalume.FM
ESTAÇÕES